Marto 2013

Modo kaj multaj koloroj

Ni jam pretigis la unuan datumbazon kaj la dezajnoj estas preparitaj kaj publikigitaj. Niaj belaj modeloj ankaŭ multe helpis al Tutmonde ;-)

Bonaj respondoj kaj energioj el niaj klientoj

Saluton samideanoj, kiel vi scias Tutmonde ĵus komencis kaj ni ekzistas de antaŭ monato. Ni tre ĝojas legi komentojn kaj ideojn el la homoj, kiuj estas niaj klientoj kaj, samtempe, niaj amikoj kaj la defendantoj de la interancia lingvo. Ĉifoje ni parolas pri nia tria kliento el Germanio kiu skribis al ni belan respondon ĉimatene kiam li ricevis la pakaĝon kun du t-ĉemizoj. Jen la mesaĝo de li (sen oferi privatajn detalojn) Ni ege kontentas kaj dankas lia konfidon kaj lian aĉeton.

Nia nova dezajno: 4 Zam

Hodiaŭ ni publikigis la novan dezajnon "4 Zam" pretigita de la dezajnisto - kaj amiko - Gullem Sevilla kie oni povas legi Zamenhof per alloga tipografio. La tipografio estis kreita de Jason Castle kaj ni aĉetis ĝin pro tio ke estas ege alloga, ege profesia kaj tre altvalita.

T-ĉemizo 4 Zam malgranda
T-ĉemizo 4 Zam meza

Ni kreis paĝon en Instagram

Ni invitas al vi viziti nian paĝon de Instagram.
La ligilo estas: http://instagram.com/tutmonde

Bonan komencon kaj dankon al ĉiuj

Karuloj kaj karulinoj, kiel vi ĉiuj scias, Tutmonde estas modesta retvendejo kaj iom post iom ni intencas evoluigi kaj kreskigi kun vi ĉiuj. Nia komenco estis tre bona kaj pozitiva, kaj iom post iom ni havas pliajn amikojn en Facebook kaj sekvantoj en Twitter kaj la blogo. Dankon!

Niaj du lastaj dezajnoj estis anoncitaj en la sociaj retejoj plej popularaj, kaj multaj samideanoj skribis al ni kaj gratulis nian laboron. Kaj ni volas ankaŭ danki al vi ĉiuj.
La dezajno Spicoj kaj la lasta 4 Zam estas originalaj dezajnoj de la samideano kaj amiko Guilem Sevilla kaj ni tre ĝojas labori kune.

Sekvu nin en Facebook.
Sekvu nin en Twitter.
Sekvu nin en Instagram.

Viaj aĉetoj kreskigas la Komunumon
Niaj produktoj utilas al vi kaj al la Esperanto Komunumo. Informiĝu pri nia Kompromiso 10%. Legi pli
Ni sendas al la tuta mondo
Ni sendas la t-ĉemizoj al la tuta mondo. Informiĝu pri la malsamaj prezoj. Legi pli
Ni helpos al via Asocio
Mendu produktojn kaj zorgu pri nenio. Vi atendu en la drinkejo kun viaj geamikoj, ni laboros por vi.





  
32 - Adminer

32

27
28
29
30
31

19: