La Kompromiso 10%

Ni prezentas nian Kompromison 10%, unu decido prenita post drinki multajn bierojn kaj post debati kiel ni povus ŝangi la mondon per pacema vojo. La Kompromiso 10% temas pri monhelpo de Tutmonde por investi iom da mono en la Esperantista Komunumo, ĉar ni estas esperantistoj kaj scias la avantaĝoj de la Esperanto-Asocioj kiam oni havas iom da mono por nia agado.
Ĉiuj jaroj je la komenco de januaro, ni publikigos la rezultojn de niaj jaraj vendoj kaj ni donos la 10% al allogaj kaj fruktodonaj esperantistaj projektoj. La uzantaro kaj klientaro de Tutmonde.Org balotos kaj decidos libere al kiu projekto deziras investi la 10% de la tutjaraj vendoj de Tutmonde.org. Ankaŭ, se ni ricevas volontan monsubtenon, ni publikigos tiun monon publike kaj uzos la 10% por la Komunumo.

Nu, ekzemple, se ni akiras 1.000 eŭrojn, ni donos 100 eŭrojn aŭ se ni akiras 10.000 eŭrojn je la fino de la jaro, ni donos 1.000 eŭrojn. Per nia Kompromiso 10% ni volas helpi la disvastigon de la lingvo internacia Esperanto sen imponoj, nur ĉar ni amas la ideon de neŭtralan lingvon por ĉiuj landoj.

Ni estas esperantistoj kaj aktivemuloj en diversaj projektoj de Esperanto kaj de Libera Programaro, kaj per tiu malgranda ekzemplo, ni volas helpi kreskigi la movadon donante iom da mono al allogaj projektoj, ĉar de antaŭ multaj jaroj, evidentiĝis ke sen mono la Esperanto-Asocioj nur povas agi en lokaj eventoj kaj, per Tutmonde.org, ni povas internaciigi la esperantan movandon tutmonde oferante helpon por aĉeti propagandon en radio-elsendoj kaj ĵurnaloj, paperajn afiŝojn, vojaĝojn, komputilojn, ktp.

La sola kondiĉo por tiuj Asocioj aŭ Projektoj estas ke ili devas labori por aŭ per la esperanto lingvo.
Per viaj aĉetoj en Tutmonde.Org, la K10% kreskas kaj vi subtenas la Komunumon.

Ĝis la fina venko, ĉiam!



Viaj aĉetoj kreskigas la Komunumon
Niaj produktoj utilas al vi kaj al la Esperanto Komunumo. Informiĝu pri nia Kompromiso 10%. Legi pli
Ni sendas al la tuta mondo
Ni sendas la t-ĉemizoj al la tuta mondo. Informiĝu pri la malsamaj prezoj. Legi pli
Ni helpos al via Asocio
Mendu produktojn kaj zorgu pri nenio. Vi atendu en la drinkejo kun viaj geamikoj, ni laboros por vi.